Урок 19

К оглавлению
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 
17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 
34 35 36 37 38 39 40 41 

Лексика

abunda 'обильный', afabla 'любезный', 'приветливый', alumeto 'спичка', artikolo 'статья', aspekti 'выглядеть', 'иметь вид', benko 'скамья', 'скамейка', brako 'рука (выше кисти)' (brakumi 'обнимать'), branĉo 'ветвь', 'ветвь', 'отрасль', butiko 'киоск', 'ларек', 'магазинчик', 'лавка', danĝero 'опасность', delegito 'делегат', 'представитель', 'уполномоченный', Dio 'Бог', difini 'определить', dubi 'сомневаться', ekskursi 'совершать экскурсию', fero 'железо', funkcio 'функция' (funkcii 'работать', 'функционировать'), giĉeto 'окошко (в учреждении)', 'форточка', glacio 'лед' (glaciaĵo 'мороженое'), gvidi 'руководить', ĝardeno 'сад', honoro 'почёт', 'честь', inaŭguro 'торжественное открытие', instali 'установить', 'устроить', 'оборудовать', intenci 'намереваться', 'замышлять', kajo 'набережная', 'платформа', 'перрон', karesi 'ласкать', konversacii 'беседовать', korto 'двор', kravato 'галстук', krii 'кричать', membro 'член', merito 'заслуга', 'достоинство', moderna 'современный', najlo 'гвоздь', ombro 'тень', ornami 'украсить', permesi 'позволить', 'разрешить', prononco 'произношение', pruvi 'доказать', rendevuo 'свидание', senco 'смысл', sino 'глубина', 'чрево', 'лоно', 'грудь', 'пазуха', 'недра', ŝtupo 'ступень', teruro 'ужас', trafiko 'связь', 'сообщение', 'движение', 'транспорт', Usono 'США'.

Без перевода: analizi, atmosfero, bankedo, filologo, filologio, fono, komitato, melodio, negro, oratoro, persiko, profesoro, rezolucio, vestiblo.

Список наиболее употребительных сокращений

anst. – anstataŭ 'вместо'

ASE – Asocio de sovetiaj esperantistoj 'Ассоциация советских эсперантистов', 'АСЭ'

BET – Balta Esperanto-Tendaro, Baltaj Esperanto-Tagoj 'Прибалтийский лагерь эсперантистов'

bk – bildkarto 'иллюстрированная открытка'

bv – bonvolu 'будьте добры', 'пожалуйста'

CED – Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la monda lingva problemo 'Центр исследований и документации по мировой языковой проблеме'

CO – Centra oficejo 'Центральное бюро'

ĉ. – ĉirkaŭ 'около, приблизительно'

ĈD – ĉefdelegito 'главный уполномоченный УЭА'

ĉ. l. – ĉiuj landoj 'все страны'

ĉ. t. – ĉiuj temoj 'все темы'

D – delegito 'уполномоченный УЭА'

doc. – docento 'доцент'

d-ro – doktoro 'доктор'

E – Esperanto 'эсперанто'

EK – Esperanto-klubo 'клуб эсперантистов'

ekz. – 1) ekzemple 'например' 2) ekzemplero 'экземпляр'

Eo, Esp. – см. E.

EVA – Esperantista Verkista Asocio 'Ассоциация писателей, пишущих на эсперанто'

FD – fakdelegito 'уполномоченный УЭА по специальности'

f-ino – fraŭlino 'девушка' (обращение к незамужней женщине)

FK – «Fundamenta Krestomatio» '«Основная хрестоматия»'

HdE – «Heroldo de Esperanto» 'газета «Герольдо де Эсперанто»'

i. a. – interalie 'между прочим'

IEM – Internacia Esperanto-Muzeo en Wien 'Международный музей эсперанто в Вене'

IJK – Internacia Junulara Kongreso 'Международный молодёжный конгресс эсперантистов'

IKU – Internacia Kongresa Universitato 'Международный конгрессный университет'

IL, ILo – Internacia Lingvo 'международный язык'

il. – ilustrita 'иллюстрированный'

ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj 'Международная Лига учителей-эсперантистов'

IMK – Instru-Metodika Komisiono 'Учебно-методическая комиссия'

inkl. – inkluzive 'включительно'

interŝ. – interŝanĝas 'обменивается'

ISAE – Internacia Scienca Asocio Esperantista 'Международная научная ассоциация эсперантистов'

IUEF – Internacia Unuiĝo de la Esperantistoj-Filologoj 'Международное объединение эсперантистов-филологов'

j. – jaro 'год'

JD – junulardelegito 'уполномоченный УЭА по молодёжным вопросам'

k – kaj 'и'

k. a. – kaj aliaj 'и другие'

k. c. – kaj ceteraj 'и прочие'

k-do – kamarado 'товарищ'

kp – komparu 'сравните'

k. s. – kaj simile 'и тому подобное'

ktp – kaj tiel plu 'и так далее'

LA – landa asocio 'национальная ассоциация'

LKK – Loka kongresa komitato 'местный оргкомитет конгресса'

MA – membro-abonanto 'член-подписчик УЭА'

MEM – Mondpaca Esperantista Movado 'Движение эсперантистов за мир во всем мире'

n-ro – numero 'номер'

OkSEJT – Okcident-Sovetia Esperantista Junulara Tendaro 'Молодёжный лагерь эсперантистов западной части СССР'

OrSEJT – Orient-Sovetia Esperantista Junulara Tendaro 'Молодёжный лагерь эсперантистов восточной части СССР'

OSER – Okcident-Siberia Esperanto-Renkontiĝo 'Западно-Сибирский слет эсперантистов'

p. – paĝo 'страница'

PAG – «Plena analiza gramatiko» '«Полная аналитическая грамматика»'

PIV – «Plena ilustrita vortaro» '«Полный иллюстрированный словарь эсперанто»'

pk – poŝtkarto 'почтовая карточка'

pm – poŝtmarko 'почтовая марка'

prof. – profesoro 'профессор'

proks. – proksimume 'приблизительно'

PV – «Plena vortaro» '«Полный словарь эсперанто»'

REJM – Rusia Esperantista Junulara Movado 'Российское молодёжное движение эсперантистов (РЭЙМ)'

REK – Rusia Esperantista Kongreso 'Всероссийский съезд эсперантистов'

REU – Rusia Esperantista Unio 'Союз российских эсперантистов (РоСЭ).'

REVU – Renkontiĝo de Esperantistoj de Volgo kaj Uralo 'Слет эсперантистов Поволжья и Урала'

rim. – rimarko 'примечание'

rpk – respondkupono 'международный купон для ответа'

s-ano – samideano 'единомышленник', 'товарищ', 'коллега'

SAT – Sennacieca Asocio Tutmonda 'Безнациональная Всемирная Ассоциация'

SEJM – Sovetia Esperantista Junulara Movado 'Советское молодёжное движение эсперантистов', 'СЭЙМ'

SEJT – Sovetia Esperantista Junulara Tendaro 'Всесоюзный молодёжный лагерь эсперантистов'

SEU – Sovetrespublikara Esperantista Unio 'Союз эсперантистов советских республик', 'СЭСР'

s-ino – sinjorino 'госпожа'

s-ro – sinjoro 'господин'

t. e. – tio estas 'то есть'

TEJO – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo 'Всемирная молодёжная организация эсперантистов', 'ТЭЙО'

tel. – telefono 'телефон'

t. n. – tiel nomata 'так называемый'

trad. – traduko 'перевод'

UEA – Universala Esperanto-Asocio 'Всемирная ассоциация эсперантистов, УЭА'

UK – Universala Kongreso 'Всемирный конгресс эсперантистов'

UN – Unuiĝinta Naciaro 'Организация Объединённых Наций', 'ООН'

Unesko – Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por eduko, scienco kaj kulturo 'Организация Объединённых наций по вопросам образования, науки и культуры', 'ЮНЕСКО'

USSR – Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj 'Союз Советских Социалистических Республик', 'СССР'

vd – vidu 'смотри'

Z – Zamenhof 'Заменгоф Л. М.'

Internacia kongreso sen tradukistoj

Ni sidis sepope ĉirkaŭ la tablo – du rusianoj, bulgaro, polo, germanino, belgo kaj indoneziano. Ni trinkis nigran kafon, manĝis sukoplenajn persikojn kaj agrable konversaciis. Antaŭ ol foriri al la radiostacio por laŭvica esperantlingva disaŭdigo de la Bulgara radio, la mastro de la hejmo Simeon Ĥesapĉiev proponis originalan ludon: «Ni reprezentas ses landojn, sed ni bonege komprenas unu la alian per la internacia lingvo Esperanto. Ĉiu el ni, krom sia gepatra lingvo kaj Esperanto, parolas almenaŭ unu alilandan lingvon. Ni provu interkompreniĝi sen Esperanto!» Kaj li diris bulgarlingve simplan frazon. Ni penis klarigi unu al la alia ĝian sencon, uzante plurajn lingvojn. Fine ni sukcesis, tamen tio forprenis de ni preskaŭ dek minutojn. Sed kio estus, se ni devus fari sammaniere la tutan konversacion!

Tio okazis en Sofio dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto. Unuafoje post la dua mondmilito al la kongreso venis sovetia delegitaro sub gvido de doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro Jevgenij Aleksejeviĉ Bokarev. Ni venis al la fervoja stacidomo posttagmeze, kaj sur la kajo nin renkontis membroj de LKK. Infanoj kun verdaj kravatoj kantis esperantlingve kaj kriis ĥore: «Vivu la esperantista amikeco!»

Instalinte nin en hotelon, ni tuj eliris en la urbon. Sur la stratoj, ornamitaj per grandegaj verdaj standardoj kun verda stelo sur blanka fono, en la ombro de parkoj kaj ĝardenoj promenis multaj homoj kun verdsteletaj insignoj. Kun unu el ili – negro el Usono – ni konatiĝis. Li afable sciigis, ke ĉi-matene jam ekfunkciis la infana Esperanto-kongreseto. Ni aĉetis alumetojn kun la kongresa emblemo, krajonojn «Esperanto» kaj bulgarajn ĵurnalojn. Ili enhavis artikolojn pri la ĵus finiĝinta IJK kaj pri la tuj komenciĝonta UK.

La kongresa akceptejo troviĝis en la vestiblego de la Sofia universitato. Tie ĉi funkciis diversaj giĉetoj: «Dokumentoj», «Poŝtoficejo», «Teatraj biletoj», «Gazetara servo», «Trafika informejo», «Ekskursoj» k. a. En la poŝtoficejo oni povis aĉeti prikongresan poŝtmarkon, presitan en la kvanto de 300 000 ekzempleroj, kaj specialajn konvertojn. La librobutikoj abundis je modernaj esperantlingvaj libroj; interalie, estis vendata la ĵus aperinta «Dia komedio» de Dante. Oni amasiĝis ĉe la ekspozicioj de pentraĵoj kaj fotoj. Sendube, la plej grandan popularecon meritis la rendevua tabulo kun najletoj apud numeroj de ĉies kongreskartoj. Se oni deziris renkontiĝi kun eksterlanda korespondamiko, sufiĉis lasi skribaĵon ĉe lia kongresnumero!

Ni iris al la interkona vespero, kie renkontiĝas malnovaj geamikoj kaj okazas multaj novaj konatiĝoj. Kia agrabla surprizo – estis preskaŭ neeble difini la apartenon de iu persono al sia lando laŭ la prononco aŭ aspekto!

Matene pli ol 3500 personoj el kvardek landoj partoprenis la inaŭguron de la kongreso. Unue, ni aŭskultis saluton de la bulgara registaro. Poste salutis reprezentantoj de registaroj kaj de Esperanto-asocioj. Oni ĉie parolis sen helpo de tradukistoj, kio pruvis veran internaciecon de la kongreso.

Sep labortagoj permesis al ni partopreni multajn diskutojn. Aparte oni okazigis kunsidojn de diversaj organizaĵoj: UEA, TEJO, ISAE, ILEI, IUEF k. a.

Ege vizitataj estis la kunvenoj de MEM, finiĝintaj per gravaj rezolucioj kontraŭ intencoj plifortigi la danĝeron de militteruroj. Oni aŭskultis interesajn popularsciencajn prelegojn en IKU, rakonton pri vojaĝo de esperantista grupo tra la Orienta Afriko.

Dum vesperoj ni iradis al esperantlingvaj spektakloj kaj koncertoj, baloj kaj bankedoj. Dum liberaj minutoj estis agrable vidi diverslandajn kongresanojn amike konversacii en la vestiblo kaj sur la ŝtuparo de la kongresejo, sur benkoj en ĝia korto, en apudaj kafejoj kun kafo aŭ kun glaciaĵo. Oni memoros longe akcepton ĉe la urbestro de Sofio honore al la kongresanoj, ekskursojn tra la urbo kaj tra la lando.

Estas neniam forgeseblaj la amikeca, internaciisma atmosfero de la kongreso kaj la neordinara gastamo de la bulgara popolo, kiujn bonege esprimis en sia kanto la moskva poeto-esperantisto Konstantin Miĥajloviĉ Gusev.

Verdstela Sofio

 

(melodio de la kanto «Любимый город»)

Versoj de K. Gusev

 

Muziko de N. Bogoslovskij

La verdaj steloj ĉe angulo strata;

 

La verdaj steloj en ĉiela sin',

 

Sofio kara, urbo nia frata,

 

Ni amas vin, salutas vin, brakumas vin.

Nin verdaj branĉoj tuŝas kun kareso.

 

Pro ĝojo ni ebrias eĉ sen vin'.

 

Sofio kara, urbo de l' kongreso,

 

Ni amas vin, salutas vin, brakumas vin.

Tre ĉarme sonas via voĉ' alvoka,

 

Al ĝi revokas koro kaj anim'.

 

Sofio, urbo de la kvardek-oka,

 

Ni amas vin, salutas vin, brakumas vin.

Kaj proksimiĝas la disiĝa horo.

 

Adiaŭ, nia bela amikin'!

 

Sofio kara, ĉiam en memoro

 

Ni amos vin, salutos vin, brakumos vin.

Sofio, aŭgusto 1963.

Задания

19.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:

экскурсант; лечение; помощник; распасться; полюбить; щенок; собачка; дождинка; светильник; мама; прибежать; иногородний; ежемесячный; внеочередной; въехать; антинаучный; стянуть; самолюбие; многоголосый; самозабвение; подземный; сверхзвуковой; удовлетворить; шумливый; заболеть; освободитель; вышесказанный; огородить; выпросить; отцвести; перепрыгнуть; гражданство; пресса; неописуемый; тезка; доисторический; обоюдоострый; переутомиться; мазня; декан; подлежащий устранению; пожизненно; побрататься; удлиняемый; бессмыслица; проход; проамериканский; злонамеренный; запретный плод; восклицание.

19.2. Переведите сочетания:

врач по профессии; по ветру; класть соль по вкусу; рассказать по дороге; путешествовать по Европе; ударить по столу; гулять по площади; отсутствовать по болезни; по случаю праздника; по почте; по получении вашего письма; по 10 копеек за штуку; по уши; ходить по магазинам; по вторникам; лекция по физике; это мне не по силам; по правде говоря; по крайней мере. Без всякой надежды; без моего ведома; без четверти час; делать работу без головы; спать без задних ног. Свет из окна; дом из дерева; старший из братьев; сделать из страха; сделать из любви к искусству; изо всех сил; изо дня в день; выйти из моды; выбиться из сил; из рук вон плохо. Из-за пустяка; вынуть из-за шкафа; встать из-за стола; из-за моря; из-за границы. Между двух огней; между тем; между тем как. Сквозь открытые двери; сквозь зубы.

19.3. Придумайте предложения на эсперанто со следующими словами:

ĵurnalo 'газета', gazeto 'журнал', familio 'семья', familinomo 'фамилия', preso 'печатание', gazetaro 'пресса', vetero 'погода', vento 'ветер', mastro 'хозяин', majstro 'мастер', ripeto 'повторение', provludo 'репетиция'.

19.4. Переведите на эсперанто:

В эсперанто входят интернациональные слова, общие для многих европейских языков, благодаря чему большое количество слов известно европейцам без предварительного изучения.

Эсперанто обладает качествами, которые необходимы для международного языка.

Эсперанто – язык нейтральный: он не принадлежит ни одному народу и не затрагивает ничьего национального самолюбия.

Эсперанто – язык легкий: для его изучения необходимо столько месяцев, сколько лет необходимо для изучения иностранного языка в такой же степени. Лев Толстой писал: «Легкость обучения его такова, что, получив эсперантскую грамматику, словари и статьи, написанные на этом языке, я после не более двух часов занятий был в состоянии если не писать, то свободно читать на этом языке».

Эсперанто – язык богатый и гибкий: по своим выразительным возможностям он не уступает национальным языкам. Его словообразование позволяет легко создавать из небольшого количества простых слов огромное количество новых слов.

Эсперанто – язык экономичный: вы учите мало, а знаете много.

Эсперанто – язык благозвучный: он напоминает итальянский и испанский языки.

Анри Барбюс писал: «Эсперанто удовлетворяет всем потребностям. Он уже доказал свои достоинства».

19.5. Расскажите, как Вы представляете себе ваше участие в международном конгрессе или лагере эсперантистов.

Вам пора подумать об участии в лагере или слете эсперантистов. Попросите в клубе рекомендацию. Непременно посещайте в лагере курсы разговорной практики. По возможности участвуйте во всех мероприятиях. Постарайтесь подготовить номер для концерта или научно-популярное сообщение по Вашей специальности, рассказ о деятельности Вашего клуба. И тогда вы не только отлично отдохнете, но и овладеете эсперанто совершенно свободно, а также внесете свой посильный вклад в коллективную работу.

Участие в лагере эсперантистов оставляет яркие впечатления и теплые воспоминания на всю жизнь. Не забудьте запечатлеть моменты жизни в лагере эсперантистов на фото- и кинопленку, изготовьте цветные диапозитивы. Фотоснимки можно использовать для стенгазеты, фотомонтажа, для иллюстраций газетных статей.

Приложения

Языковая игра «Правильно ли Вы употребляете артикль?»

Ведущий диктует текст, в котором он предварительно вычеркнул все артикли. Играющие вставляют артикль там, где они считают необходимым. Зачитывается первоначальный текст и обсуждаются отклонения от авторского употребления. Вариант игры: ведущий сообщает суммарное число употреблений артикля в первоначальном тексте.

Edmond Privat (Edmon Priva)

 

Esperanto en Ruslando

En tiu periodo de 1887 ĝis 1900... la plej granda nombro de Esperantistoj ĉiam troviĝis en Ruslando. Tri kvaronoj el la abonantoj de la «Esperantisto» kaj de «Lingvo Internacia» loĝis en Ruslando... Ĉefe ili kreis la komencan literaturon, kaj inter ili troviĝas ankoraŭ nun la plej bonaj verkantoj. Certe, ili plej multe helpis doni kaj konservi al Esperanto ĝian specialan spiriton, kaj al la movado ĝian propran idealistan koloron...

Ruslando estis vera naciaro, kie loĝas plej diversaj gentoj kaj paroliĝas pli ol cent malsamaj lingvoj... En rusaj Esperantlingvaj rondoj kune troviĝis kaj amikiĝis diversgentanoj, kiuj antaŭe neniam alparolus unu la alian en societa vivado. Ne mirinde estas, ke ilia entuziasmo... plenigis la Esperantan literaturon per kantoj pri homa frateco, familia rondo ktp... Tiun belan senton... oni pli malfrue nomis «interna ideo de Esperantismo». Ĝi... kunigis la Esperantistojn kun Esperanto kvazaŭ popolon kun ĝia lingvo...

Plej necesa al lingvo estas literaturo... Ankaŭ tion ĉefe zorgis la diversnaciaj Esperantistoj de vasta Ruslando. Borovko, Devjatnin, Dombrovski, Kofman, Lojko, Seleznev kaj polaj, Grabowski, Wasniewski, Blumental (Leo Belmont), jam ĉe la unua horo ilustris nian lingvon per siaj verkaĵoj...

1912 j.

 

[E. Privat. Historio de la lingvo Esperanto. 1887-1900. Hago, 1923, с. 70-74.]